-
Jesaja 52
- 1 Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
- 2 Forskuu de vi la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.
- 3 Ĉar tiele diras la Eternulo: Senpage vi estis vendita, kaj ne per arĝento vi estos elaĉetita.
- 4 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En Egiptujon iam iris Mia popolo, por loĝi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio ĝin premis;
- 5 kion do Mi nun ĉi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? ĝiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, ĉiutage, Mia nomo estas insultata.
- 6 Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial ĝi ekscios en tiu tago, ke Mi estas Tiu sama, kiu diras: Jen Mi estas.
- 7 Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio!
- 8 Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.
- 9 Triumfu, ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
- 10 La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
- 11 Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.
- 12 Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; ĉar iros antaŭ vi la Eternulo, kaj gardos vin malantaŭe la Dio de Izrael.
- 13 Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
- 14 Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo),
- 15 tiel li saltigos pri si multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.