-
Jesaja 63
- 1 Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.
- 2 Kial Via drapiraĵo estas ruĝa, kaj Viaj vestoj kiel ĉe tretanto en vinpremejo?
- 3 La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj ŝprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapiraĵon Mi malpurigis.
- 4 Ĉar la tago de venĝo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis.
- 5 Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.
- 6 Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elverŝis sur la teron ilian sangon.
- 7 Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.
- 8 Kaj Li diris: Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li fariĝis ilia Savanto.
- 9 En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco.
- 10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li fariĝis ilia malamiko kaj mem batalis kontraŭ ili.
- 11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante: Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la paŝtanto de Liaj ŝafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
- 12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaŭ ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
- 13 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel ĉevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpuŝiĝis?
- 14 Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al ĝi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.
- 15 Rigardu el la ĉielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo: kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi.
- 16 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.
- 17 Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.
- 18 Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.
- 19 Ni fariĝis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.