-
Jesaja 65
- 1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris: Jen Mi estas, jen Mi estas.
- 2 Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laŭ siaj intencoj;
- 3 al popolo, kiu konstante indignigas Min antaŭ Mia vizaĝo; al homoj, kiuj buĉas oferojn en ĝardenoj kaj incensas sur brikoj;
- 4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, manĝas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;
- 5 kiuj diras: Iru for, ne alproksimiĝu al mi, ĉar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.
- 6 Tio estas enskribita antaŭ Mi: Mi ne eksilentos, ĝis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston
- 7 viajn kulpojn kaj kune ankaŭ la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antaŭajn farojn sur ilian bruston.
- 8 Tiele diras la Eternulo: Kiel se en vinberaro troviĝas mosto, oni diras: Ne difektu ĝin, ĉar en ĝi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu ĉiujn.
- 9 Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie loĝos.
- 10 Kaj Ŝaron estos paŝtejo de ŝafoj, kaj la valo Aĥor kuŝejo de bovoj por Mia popolo, kiu serĉas Min.
- 11 Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino-
- 12 vin Mi destinos por la glavo, kaj ĉiuj vi genuos por la buĉo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne aŭskultis, kaj vi faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
- 13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Miaj servantoj manĝos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj ĝojos, kaj vi hontos;
- 14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.
- 15 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.
- 16 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj.
- 17 Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.
- 18 Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.
- 19 Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.
- 20 Ne plu estos tie infano aŭ maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per aĝo centjara.
- 21 Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
- 22 Ili ne konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu; ĉar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj ĝis plena malnoviĝo.
- 23 Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; ĉar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili.
- 24 Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos.
- 25 Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.