-
Romanoj 5
- 1 Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
- 2 per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio.
- 3 Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
- 4 kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
- 5 kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
- 6 Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj.
- 7 Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti.
- 8 Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
- 9 Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
- 10 Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
- 11 kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
- 12 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis;
- 13 ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo.
- 14 Sed morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.
- 15 Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.
- 16 Kaj la donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo.
- 17 Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.
- 18 Tial, kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.
- 19 Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj.
- 20 Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis,
- 21 por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.