-
Proverboj 12
- 1 Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
- 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo; Sed homo malica estos kondamnita.
- 3 Ne fortikiĝos homo per malvirto; Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
- 4 Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
- 5 La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
- 6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
- 7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos; Sed la domo de virtuloj staros forte.
- 8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo; Sed perversulo estos hontigita.
- 9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
- 10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
- 11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
- 12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton.
- 13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo; Sed virtulo eliras el mizero.
- 14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
- 15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj; Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
- 16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron; Sed saĝulo ignoras ofendon.
- 17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon.
- 18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo; Sed la lango de saĝuloj sanigas.
- 19 Parolo vera restas fortike por ĉiam; Sed parolo malvera nur por momento.
- 20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj; Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
- 21 Nenio malbona trafos virtulon; Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
- 22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
- 23 Saĝa homo kaŝas scion; Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
- 24 La mano de diligentuloj regos; Sed mano maldiligenta pagos tributon.
- 25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas; Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
- 26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
- 27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon; Sed homo diligenta havas riĉecon.
- 28 Sur la vojo de virto estas vivo, Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.