-
Genezo 50
- 1 Tiam Jozef ĵetis sin sur la vizaĝon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.
- 2 Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.
- 3 Kaj pasis super li kvardek tagoj; ĉar tiel longe daŭras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.
- 4 Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:
- 5 Mia patro ĵurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
- 6 Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li ĵurigis vin.
- 7 Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris ĉiuj servantoj de Faraono, la ĉefoj de lia domo kaj ĉiuj ĉefoj de la lando Egipta,
- 8 kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Goŝen.
- 9 Kun ili iris ankaŭ ĉaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.
- 10 Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.
- 11 Kiam la loĝantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: Ĝi estas granda funebro ĉe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. Ĝi estas transe de Jordan.
- 12 Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.
- 13 Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham aĉetis kune kun la kampo kiel tomban posedaĵon de el Efron la Ĥetido, antaŭ Mamre.
- 14 Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj ĉiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
- 15 Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
- 16 Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaŭ sia morto jene:
- 17 Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, ĉar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
- 18 Kaj iris liaj fratoj mem kaj ĵetis sin teren antaŭ li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
- 19 Sed Jozef diris al ili: Ne timu; ĉar ĉu mi estas anstataŭ Dio?
- 20 Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio aranĝis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
- 21 Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
- 22 Kaj Jozef loĝis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.
- 23 Kaj Jozef vidis ĉe Efraim infanojn ĝis la tria generacio; ankaŭ la infanoj de Maĥir, filo de Manase, naskiĝis sur la genuoj de Jozef.
- 24 Kaj Jozef diris al siaj fratoj: Mi mortas, sed Dio rememoros vin, kaj elkondukos vin el ĉi tiu lando en la landon, pri kiu Li ĵuris al Abraham, Isaak, kaj Jakob.
- 25 Kaj Jozef ĵurigis la filojn de Izrael, dirante: Kiam Dio rememoros vin, tiam elportu miajn ostojn el ĉi tie.
- 26 Kaj Jozef mortis en la aĝo de cent dek jaroj; kaj oni balzamis lin kaj metis lin en ĉerkon en Egiptujo.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.