-
Ekleziasto 9
- 1 Al ĉio ĉi tio mi direktis mian koron, por esplori ĉion ĉi tion, ke la virtuloj kaj saĝuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.
- 2 Al ĉiuj estas la sama sorto: al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la ĵuranto kaj al tiu, kiu timas ĵuron.
- 3 Ĉi tio estas malbona en ĉio, kio fariĝas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por ĉiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencaĵo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj.
- 4 Ĉar kiu troviĝas inter la vivuloj, tiu havas ankoraŭ esperon; ĉar eĉ al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta.
- 5 Ĉar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, ĉar la memoro pri ili estas forgesita.
- 6 Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio fariĝas sub la suno.
- 7 Iru, manĝu ĝoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn.
- 8 En ĉiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo.
- 9 Ĝuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por ĉiuj viaj vantaj tagoj; ĉar ĉi tio estas via apartenaĵo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.
- 10 Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros.
- 11 Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la saĝuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas riĉecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili ĉiuj dependas.
- 12 Ĉar eĉ ne scias la homo sian sorton; kiel fiŝoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikiĝintaj en kaptilon, tiel kaptiĝas la homoj en tempo malbona, kiam ĝi atakas ilin neatendite.
- 13 Ankaŭ jenan saĝaĵon mi vidis sub la suno, kaj ĝi ŝajnis al mi granda:
- 14 estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj ĝi havis; venis al ĝi granda reĝo, kaj sieĝis ĝin, kaj konstruis ĉirkaŭ ĝi grandajn sieĝajn fortikaĵojn;
- 15 sed troviĝis en ĝi homo malriĉa sed saĝa, kaj li savis la urbon per sia saĝeco; tamen neniu rememoris tiun malriĉan homon.
- 16 Kaj mi diris: Pli bona estas saĝo ol forto, tamen la saĝo de malriĉulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas aŭdataj.
- 17 La vortoj de saĝuloj, trankvile aŭskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsaĝuloj.
- 18 Pli bona estas saĝo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.