-
Duarono 34
- 1 Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan,
- 2 kaj la tutan teron de Naftali kaj la teron de Efraim kaj Manase kaj la tutan teron de Jehuda ĝis la ekstrema maro,
- 3 kaj la teron sudan kaj la distrikton de la valo de Jeriĥo, la urbo de Palmoj, ĝis Coar.
- 4 Kaj la Eternulo diris al li: Jen estas la lando, pri kiu Mi ĵuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante: Al via idaro Mi ĝin donos. Mi vidigis ĝin al vi per viaj okuloj, sed tien vi ne eniros.
- 5 Kaj mortis tie Moseo, la servanto de la Eternulo, en la lando Moaba, laŭ la diro de la Eternulo.
- 6 Kaj li estas enterigita en la valo en la lando Moaba, kontraŭ Bet-Peor; kaj neniu scias lian tombon ĝis hodiaŭ.
- 7 Kaj Moseo havis la aĝon de cent dudek jaroj, kiam li mortis; ne malakriĝis lia okulo, kaj ne malaperis lia freŝeco.
- 8 Kaj la Izraelidoj priploris Moseon sur la stepoj de Moab dum tridek tagoj. Kaj pasis la tagoj de plorado kaj funebrado pri Moseo.
- 9 Kaj Josuo, filo de Nun, estis plena de spirito de saĝeco, ĉar Moseo metis siajn manojn sur lin; kaj la Izraelidoj aŭskultis lin, kaj agis, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
- 10 Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo;
- 11 koncerne ĉiujn signojn kaj miraklojn, kiujn la Eternulo sendis lin fari en la lando Egipta super Faraono kaj super ĉiuj liaj servantoj kaj super lia tuta lando,
- 12 kaj koncerne la tutan potencon, kaj ĉiujn mirindajn kaj grandajn farojn, kiujn Moseo faris antaŭ la okuloj de la tuta Izrael.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.