-
Jeĥezkel 42
- 1 Kaj li elkondukis min sur la korton eksteran, kiu estis en norda direkto; kaj li venigis min al la ofica ĉambro, kiu estis kontraŭ la placo kaj kontraŭ la konstruaĵo norde.
- 2 Ĝia longo ĝis la norda pordo estis cent ulnoj, kaj la larĝo kvindek ulnoj.
- 3 Kontraŭ la dudek ulnoj de la interna korto kaj kontraŭ la pavimo de la ekstera korto estis galerio apud galerio trietaĝe.
- 4 Kaj antaŭ la oficaj ĉambroj estis pasejo, havanta la larĝon de dek ulnoj kaj internen unu ulnon; iliaj pordoj malfermiĝadis norden.
- 5 La supraj ĉambroj estis malpli ampleksaj, ĉar la galerioj iom deprenis de ili kompare kun la malsupraj kaj mezaj partoj de la konstruaĵo.
- 6 Ĉar ili estis trietaĝaj kaj ili ne havis kolonojn kiel la kolonoj de la kortoj, tial ili estis malgrandigitaj kompare kun la malsupraj kaj mezaj, komencante de la tero.
- 7 Kaj la muro ekster la oficaj ĉambroj, en la direkto al la ekstera korto, havis antaŭ la ĉambroj la longon de kvindek ulnoj.
- 8 Ĉar la longo de la ĉambroj, turnitaj al la ekstera korto, estis kvindek ulnoj, tial la spaco antaŭ la templo estis cent ulnoj.
- 9 Kaj malsupre por tiuj ĉambroj estis enirejo de oriente, por ke oni povu veni al ili el la ekstera korto.
- 10 Laŭlarĝe de la muro de la korto en la direkto al oriento, antaŭ la placo kaj antaŭ la konstruaĵo estis ĉambroj.
- 11 Kaj pasejo antaŭ ili estis tia sama, kiel antaŭ la ĉambroj, kiuj estis norde, kaj tiaj samaj estis ilia longo kaj larĝo, ĉiuj iliaj eliroj kaj ilia aranĝo kaj iliaj pordoj.
- 12 Kaj simile al la pordoj de la ĉambroj turnitaj suden ankaŭ ĉe la orientaj ĉambroj estis enira pordo ĉe la komenco de la vojo, de tiu vojo, kiu iris laŭlonge de la muro.
- 13 Kaj li diris al mi: La ĉambroj nordaj kaj la ĉambroj sudaj, kiuj estas antaŭ la placo, estas ĉambroj sanktaj, en kiuj la pastroj, starantaj proksime al la Eternulo, konsumas la plej sanktajn oferojn; tie ili kuŝigas la plej sanktajn oferojn kaj la farunoferon kaj pekoferon kaj kulpoferon, ĉar la loko estas sankta.
- 14 Kiam la pastroj eniris ĉi tien, ili devas ne eliri el la sanktejo sur la eksteran korton, antaŭ ol ili restigis ĉi tie siajn vestojn, en kiuj ili faris la servadon, ĉar tiuj vestoj estas sanktaj; ili metu sur sin aliajn vestojn, kaj tiam ili povas iri al lokoj de la popolo.
- 15 Kiam li finis la mezuradon de la interna domo, li elkondukis min tra la pordego, kiu estis turnita orienten, kaj mezuris la domon ĉe ĉiuj flankoj.
- 16 Li mezuris la orientan flankon per la mezura stango, kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe.
- 17 Li mezuris la nordan flankon, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn ĉirkaŭe.
- 18 La sudan flankon li mezuris, ankaŭ kvincent mezurajn stangojn.
- 19 Li turnis sin al la okcidenta flanko, kaj tie ankaŭ mezuris kvincent mezurajn stangojn.
- 20 De kvar flankoj li mezuris; la muro ĉirkaŭe havis kvincent stangojn da longo kaj kvincent stangojn da larĝo, por apartigi la sanktaĵon de la nesanktaĵo.
-
-
World English Bible (web)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue

Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.